Skip to content

batisteo/chapelo

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 

History

21 Commits
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Ĉapelo

La ŝika jQuery kromaĵo por la Esperantaj supersignoj

Permesu la uzantojn de via retpaĝo skribi ĵustan Esperanton en viaj formularoj!
Similas al Ek por retpaĝoj.

Kiaj uzi Ĉapelon?

  • Anstataŭas sufiksojn (x, h, ^), prefiksojn (^), kaj diftongojn (au) apriore
  • Funkcias sur la tekstkampoj <input type="text"> kaj aliaj similaj HTML5 kampoj, tekstareoj <textarea> kaj sufiĉe bone eĉ sur la riĉaj tekstkampoj <div contenteditable="true">!
  • Eblas anstataŭigi tutan kampon per Alt + Enter (sur multaj kroziloj eblas malfari per Ctrl + Z)
  • Tre agordema, vidu la opciojn

Provu!

Rapida uzo

Nur unu dosiero estas bezonata: js/jquery.chapelo.min.js (4,2kB)

<script src='/js/jquery.chapelo.min.js'></script>

Tiel vi povas aktivigi Ĉapelon sur kampon:

$('.chap').chapelo();

Aŭ sur ajna gepatra elemento, laŭ plaĉo:

$('body').chapelo();

Agordoj

Eblas ŝanĝi la agordojn dum inicio. Jen la aprioraj opcioj:

$('.chap').chapelo({
    prefixes: ['^'],
    suffixes: ['x', 'X', 'h', 'H', '^'],
    alphabet: {
        c: 'ĉ', g: 'ĝ', h: 'ĥ', j: 'ĵ', s: 'ŝ', u: 'ŭ',
        C: 'Ĉ', G: 'Ĝ', H: 'Ĥ', J: 'Ĵ', S: 'Ŝ', U: 'Ŭ'},
    diphthongs: {
        au: 'aŭ', Au: 'Aŭ', AU: 'AŬ',
        eu: 'eŭ', Eu: 'Eŭ', EU: 'EŬ'},
    selectors: 'textarea, :text, [type=search], [contenteditable=true]',
    modifier: 'alt'
});
prefixes

Valuto tipo: array

Aprioraj: prefixes: ['^']

Klarigo: Listo de karakteroj kiu anstataŭigas la antaŭan literon per la Unicode accented unu.

suffixes

Valuto tipo: array

Aprioraj: suffixes: ['x', 'X', 'h', 'H', '^']

Klarigo: Listo de karakteroj kiu anstataŭigas la antaŭan literon per la Unicode accented unu.

alphabet

Valuto tipo: object

Aprioraj:

alphabet: {
    c: 'ĉ', g: 'ĝ', h: 'ĥ', j: 'ĵ', s: 'ŝ', u: 'ŭ',
    C: 'Ĉ', G: 'Ĝ', H: 'Ĥ', J: 'Ĵ', S: 'Ŝ', U: 'Ŭ'}

Klarigo: La listo de literoj kiun Ĉapelo anstataŭigos. Jes, vi povas uzi Ĉapelon por ion ajn fakte ;-)

diphthongs

Valuto tipo: object

Aprioraj:

diphthongs: {
    au: 'aŭ', Au: 'Aŭ', AU: 'AŬ',
    eu: 'eŭ', Eu: 'Eŭ', EU: 'EŬ'}

Klarigo: La listo de diftongoj kiun Ĉapelo anstataŭigos sen prefikso nek sufikso. Malaktiveblas per {}.

selectors

Valuto tipo: string

Aprioraj: selectors: 'textarea, :text, [type=search], [contenteditable=true]'

Klarigo: jQuery selectors to filter the type of elements where Ĉapelo will apply.

modifier

Valuto tipo: string

Aprioraj: modifier: 'alt'

Validaj elektoj: 'alt', 'ctrl', 'shift''' por malaktivigi

Klarigo: La uzanto povas anstataŭigi ĉiujn ĉapelindaj literojn premante Alt + Enter

Kontroli Ĉapelon

Vi povas agi sur la chapelo objekto kiu estas ligita al la DOM kampo, ekzemple aktivigi/ŝalti:

$(':checkbox#sxaltilo').change(function() {
    $('#chapelita')[0].chapelo.active = $(this).prop('checked');
});

Anstataŭigi la tutan kampon:

$('button#anstatauigu').click(function() {
    $('#chapelita')[0].chapelo.replaceAll();
});

Aŭ ŝanĝu ajnan opciojn:

$('input#sufiksoj').keyup(function() {
    $('#chapelita')[0].chapelo.suffixes = $(this).val().split('');
});

Subtenitaj kroziloj

  • Firefox
  • Chrome

Ne testitaj, sed espereble ankaŭ sub:

  • IE 9
  • Safari
  • Opera 12.1+

Kontribui

Bonvolu testi kaj testadi!

Ne hezitu aldoni novan cimon aŭ krei tirpeton!

Alternativoj

Aŭtoroj

  • Baptiste Darthenay

Licenco

MIT licenco, vidu LICENSE